[ Pobierz całość w formacie PDF ]
trepreno Agrokomerc, malantaû kiu ÿajne staras la tuta ÿta-
ta nomenklatura pinto, okupas atenton de la publiko, kvazaû
tio estus io nova kaj neatendita. La tuta komunisma ekono-
mio bazi¸as sur sistema prirabo kaj plej primitiva ekspluata-
do. Se skandalo tie ie eksplodas, tio nur signifas, ke certaj
homoj estas forstrekitaj el la elito.
La hodiaûa tagman¸o: plenigitaj kapsikoj.
Veturo al Slovenj Gradec: vizito çe amiko Roman en hos-
pitalo. Li falis, tro inspirita de alkoholo, sur betona ÿtuparo
kaj rompis manon kaj ripon. Kion fari: ni vivas evidente en la
larma valo &
31-an de aûgusto 1987
Lastaj kontroloj antaû la presado de CZ. Mi ÿatus havi la pri-
vilegion, labori por la revuo kun tia distanco, kian demon-
stras la viroj en la presejo. Kvazaû ili presus afiÿojn por la pu-
blika deratizado kaj ne elstaran literaturan revuon.
Hejme mi preparis salaton kun jogurto por la sekvonta
tago.
En necesejo mi rimarkis abundan sangadon el mia ridin-
da korpoparto. Mia plia malsana sekreto, kiu min espereble
alproksimigas al laûeble baldaûa adiaûo de tiu çi stranga pla-
nedo.
Antaû enliti¸o bela filmo de Lee Marvin kun lia ekscelen-
110
LA MALBABELA JARO
eLIBRO
ta kantado: I was born on the wonderstar & Li mortis last-
sabate.
1-an de septembro 1987
Kiam mia çefo ne konsentas kun mi, li riproças, ke mi filo-
zofias . Kial tiel malbona renomo de filozofio en homaj kapoj?
Çu temas pri malamo kontraû la vero kaj ¸ia postserço ¸ene-
rale? Çu temas simple pri subzona nekavalira bato, kiu min
silentigu?
En la poÿtkesto nova numero de la revuo Monato. La lete-
roj de legantoj ne honorigas ¸uste la intelektan nivelon de es-
perantista legantaro. Kiom da diletantismo kaj simpla men-
sa primitivismo furoras en Esperantujo!
Iu skribas, ke li ne volas esti Esperantisto, çar li evitas çi-
ujn -ismojn, do li preferas esti Esperanto-parolanto. Bone,
sed çu li evitis ankaû strangismon? Çu Esperanto vere estas
nur lingvo, kiun oni parolas kiel ajnan alian? Çu en ¸i ne kaÿi-
¸as speciala filozofio, kvankam oni ne konscias çiam klare pri
¸i?
2-an de septembro 1987
Kun d-ro Apovnik, kun mia çefo kaj kun verkisto Ferk mi tag-
man¸is en la gastejo apud la katedralo de Klaûdiforumo.
Dum ni atendis iom tro longdaûran surtabligon, ni pritrak-
tis la demandon, çu la perspektivoj de la slovena minoritato
estas pli grandaj en la urbo, çu en vila¸a provinco. Ili pli kre-
111
LA MALBABELA JARO
eLIBRO
dis je vila¸oj, mi prefere kredis je la signifo de la urbo, kie la
premo ne estas tiel forta pro la anonimeco de la urba vivo.
Kiel spontana konfirmo venis juna kelnerino kaj ÿerce di-
ris al ni en la germana: Ne parolu ruzaîojn, çar mi ankaû la
slovenan lingvon bone komprenas &
Dumoficdeîore mi por la familia monata revuo Druòina in
dom tradukis artikolon de la aûstradevena Judo, nun lo¸anta
en Izraelo. Li pritraktas la temon de antisemitismo en nun-
tempa Aûstrio. Liaj konkludoj estas konsterne trafaj. Çio di-
rita pri Judoj en Aûstrio validas plene ankaû por Slovenoj en
Karintio.
Posttagmeze la pordo energie malfermi¸is. Tiel malfermas
la pordon homo, kiu dum pli ol 25 jaroj vivas en amerika kon-
tinento, en Kanadio. Estis slovena katolika pastro, lazaristo
Antonio Zrnec. Specialisto pri la slovena misia episkopo çe
Indianoj Baraga, profesinivela fotografo kaj esploristo de sud-
amerikaj indianaj kulturoj. Kaj nekredeble antisemito
kaj antinegrulo.
Ili (Judoj) posedas çion en siaj manoj & tiel li.
Bonvolu posedi ankaû vi, Ne-Judoj, se vi estas sufiçe en-
treprenemaj & tiel mi.
Ili estas mafio &
Vi volas diri: Ili estas inter si multe pli solidaraj ol ekzem-
ple ni Slovenoj, kiuj preferas la komunan perdon ol gajnon de
unuopuloj &
Ili volas detrui çion &
Ili konstruis fundamenton de nia civilizacio, de nia religio
kaj eç de nia oponado al la civilizo kaj al la religio &
Mirinde, ke la katolika sacerdoto vere povas esti tia rasis-
to, kio esence fremdas al la katolika doktrino. Çu li ignoras,
112
LA MALBABELA JARO
eLIBRO
ke çiuj herooj de lia altaro estis Judoj: Jesuo, Virgulino Maria,
çiuj 12 apostoloj, eç la 13-a, Judaso & Kaj apude li estas ho-
nesta kaj bonkora homo, kiu e ne hareton tirus el ies kapo &
Jen la mistero de la homo kaj lia kompatinda stato &
Sabato, 5-an de septembro 1987
La nova aûtoÿoseo de Klaûdiforumo ¸is Triesto laûpejza¸e ne
estas komparebla kun la belega vojo tra la karsta regiono en
Slovenio kun limtransiro çe Seòana; sed mi preferas rifuzi be-
lecon por reteni liberecon, kiun oni ¸uas çe la aûstria-itala
transirejo kompare kun la jugoslavia-itala.
Sur la malantaûa benko sidis mia filino Helena kaj dum
la tuta trihora veturo silentis. Tio vekas en mi zorgojn: çu al
mi, çu al ÿi mankas lerto por spondana interparolo? Ni inter-
parolas nur, se ÿi de mi aû mi de ÿi ion deziras. Sed mi volas
havi kun ÿi ankaû sencelan, senintencan, senutilan kontakton
kun iom pli da simpatio kaj kun iom malpli da konkreta in-
tereso. La kulpo, se ¸i ekzistas, verÿajne trovi¸as miaflanke.
Ankaû mi tre malfacile kontaktis kun mia patro. Bedaûrinde
la preskaû sola okazo de nia komunikado en mia infana¸o
estis konflikto & Ni Karintianoj flegas amon kaj estimon dis-
tance; en fizika proksimo ni prefere praktikas embarasan
malvarmon kaj silenton.
Post kiam niaj valizoj estis metitaj en la vestiblo de mia
amiko Aloizo en Opâine super Triesto, ni iris partopreni la
diservon en la kapelo de Marianumo (tiel nomi¸as la studen-
taj hejmoj de katolikaj seminaristoj), kiun por kvin parto-
prenintoj celebris mia antisemita konatulo T. Zrnec el Toron-
113
LA MALBABELA JARO
eLIBRO
to. Estis la unua vendredo en la monato kaj ni festis la tagon
de s. Koro de nia majstro Jesuo. Tiamaniere mi havis eblecon
ne interrompi la serion de naû sinsekvaj unuaj vendredoj kun
komunio laû la tradicio kaj profetaîo de s. Alcoque. Dankon
al vi, Sinjoro, por via graco!
La societo çe profesoro Rebula estis en vigla diskuto pri
diversaj temoj: ek de la laûdiraj aperoj de Maria en Sovetio,
¸is la plej novaj politikaj ÿercoj el la skandalojn kaj teruraîojn
plena Jugoslavio. Sur la teleroj ankoraû rembrandecaj ostoj
de la tagman¸a fiÿo, en la glaso hejma ru¸a vino, iaspeca mer-
loto el karsta çirkaûaîo.
Venis sinjorino Anita Altheer, mia esperanta amikino el
randekliva tereno de la vila¸o Opâine. xi venis transpreni
mian filinon, çar ili du hodiaû kune veturos al la Trilanda
Esperanto-konferenco en Udino. Por unu horo ankaû mi iris
kun ili al ÿia bela domo. Tie jam trovi¸is tute hazarde iu
esperantisto el Svisujo. Mi demandis al li kelkajn detalojn pri
la svisa lingvopolitiko, kiu ¸is certa grado estas modela por la
tuta mondo.
La unuan prelegon dum nia slovena simpozio Draga faris
d-ro Rudolph M. Sussel sub la titolo God bless Slovenia!
La preleganto estas redaktoro de slovene kaj angle redak-
tita gazeto en Klevelando en Usono: Ameriôka domovina. Li
prezentis la situacion de la slovenaj elmigrintoj en Usono
post tri generacioj. Li, kvankam ano de la jam tria en Usono
naski¸inta generacio, surprize por ni, parolis perfektan slove-
nan lingvon.
Imponis lia amerike tipa estimo de faktoj, de realo. Li
klare diris, ke li mem unue estas Amerikano kaj nur en dua
vico ido de slovena popolo. Nature, ke miaj al tia sinteno ne
114
LA MALBABELA JARO
eLIBRO
jam alkutimi¸intaj oreloj unue doloris, sed tiel efektive estas.
Oni devas submeti¸i al la vero, eç se malplaça!
Tamen estis pripensinda lia sugesto, ke amerikaj Slovenoj
en iu estonta decida momento povus fari¸i advokatoj de la
slovena nacia intereso çe la la grandpotenco Usono.
Hodiaû matene mi vekis la preleganton el Argentino d-ron
Andreon Fink. Ni partoprenis la diservon, kiun denove ce-
lebris A. Zrnec. Mi legis legaîon kaj psalmon.
La bongusta tagman¸o okazis por nia rondo çe Rebula.
Gulaÿo kun pastaîo, salato, deserto, glaciaîo, kavo, vino, inter-
[ Pobierz całość w formacie PDF ]